BEK-Kurso
Nova kaj Baza EKzercaro de Esperanto, de Dennis Keefe

 

BEK Hejmpaĝo

PEPAS

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

BEK Vortaretoj 1.2.3.4

BEK NESPO

NESPO Vortareto

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Merkatika Kurso
 

 

e

Bonvenon al la BEK-kurso! En chi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli. Vi povas utiligi chion kion vi vidas sur chi tiu pagho en via kurso.

La plejparto de BEK estas la ekzercaroj. Ili speciale helpas al la gelernantoj lerni paroli Esperanton flue kaj sufiche senerare. La ekzercaroj estas multnombraj, kaj estas faritaj por paroli kun partneroj au en malgrandaj grupoj de tri au kvar gelernantoj.

La ekzercoj nombras pli ol 5,000! Chiu el ili estis longe probitaj en pluraj landoj kun parolantoj de diversaj nasklingvoj: angla, hispana, itala, franca, japana kaj china interalie. Fakte dum la jaroj mi eble verkis pli ol 15,000 ekzercoj, konservante nur tiuj kiuj plej bone efikis dum reala klaschambra laboro.

La emfazo en la BEK-kurso ne estas la instruado, sed la PRAKTIKADO, sendepende de la rekta helpo de la instruisto. En BEK, la instruisto jes ja instruas, sed li au shi povas instrui lau iu ajn klasika au moderna metodo de instruado, ech tradukante. Tamen, dum la utiligado de la BEK Ekzercaro, tio estas, dum eble 90% el la tempo, la praktikado okazas nur Esperante.

Trajtoj de la BEK-Kurso:
  1. BEK estas multnivela, de la baznivelo ghis nivelo de sendependa, flua utiligado.
     
  2. BEK estas multmetoda.  Chu tradukado, chu rekta, chu iu ajn metodo, ne tiom gravas, char 10% el la kurso estas instruado, 90% estas praktikado.
     
  3. Por Europanoj, BEK dauras iom pli ol 100 horoj.  Por Azianoj, Chinoj ekzemple, BEK dauras 200 horoj se la gelernantoj jam bone konas almenau unu europan lingvon..
     
  4. BEK estas por PRAKTIKADO.  Por instrui la kursgvidanto povas utiligi iun ajn oportunan metodon.
     
  5. BEK speciale utilas por tre tre intensaj kursoj, char ghi ne lacigas la partoprenantojn.
     
  6. BEK estas multkapabliga kurso: auskultado kaj legado, parolado kaj skribado.
     
  7. BEK utiligas plejparte gruplaboron.  La instruisto kutime ne multe rekte gvidas la paroladon de la gelernantoj.
     

BEK signifas Baza EKzercaro au Baza Esperanto-Kursaro

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis
E-librejo
Liberafolio

 

 

lasta ghisdatigo 20/10/2011 09:42 en Nankino, Chinujo