|
BEK1 Ekzamenetoj
Iru rekte al listo da ekamenetoj
por BEK1
Fundamenta parto de la BEKkurso estas la
skribaj ekzamenetoj. Ili kutime estas surpaperaj kaj mallongdaŭraj,
kaj korektotaj de la instruanto ekster la kurstempo. Ni memoru, ke
ĉefa parto de la BEKkurso estas por la rekta parolado kaj praktikado en
Esperanto, do ke la kursgvidanto ne uzu dumlecionan tempon por korekti
la ekzamenetojn.
La ekzamenetoj baziĝas nur sur la enhavo de la
BEKkurso, kiun la gelernantoj jam faris. Kutime oni lasu tempon
inter la praktikado dum leciono kaj la posta ekzameneto. Ekzemple,
se la gelernantoj faris lecionon 6 de BEK1 hodiaŭ, la ekzameneto povos
okazis post leciono 8 aŭ eĉ pli poste.
Mi metos la ekzamenetojn sur ĉi tiu interretajn
paĝojn, do ili estos publike videblaj. Konsekvence, ekzistas la
eblo, ke ankaŭ la lernanto vidos la ekzameneton antaŭ ol ricevi ĝin dum
via kurso! Tio ne gravas multe, ĉar se vi bezonas strikte kontroli
la konojn de viaj gelernantoj, vi mem povas ŝanĝi la surinterretan
ekzameneton antaŭ ol doni ĝin al via grupo. Vi bezonas respekti
nur la principon utiligi la samajn jam instruitajn gramatikaĵojn,
vortojn, ktp.
Ekzemplo de modifita demando (demando en blue,
respondo en ruĝa) en ekzameneto estus:
EN ORIGINALA BEK-EKZAMENETO:
-- Ĉu vi estas en kurso de la angla lingvo?
-- Ne, mi ne estas en kurso de la angla lingvo.
EN MODIFITA DE INSTRUANTO BEK-EKZAMENETO:
-- Ĉu mi estas en kurso de la germana lingvo?
-- Ne, vi ne estas en kurso de la germana
lingvo.
Ekzamenetoj de
BEK1 Uzotaj pli ol unu leciono post la
dumleciona praktikado.
Ekzameneto 1, post
BEK1, Leciono 6 Ekzameneto 2, post BEK 1,
Leciono 10 Ekzameneto 3, post BEK 1,
Leciono 15 Ekzameneto 4, post BEK 1,
Leciono 20 Ekzameneto 5, post BEK 1,
Leciono 25a Ekzameneto 6, post BEK 1,
Leciono 30 Ekzameneto 7, post BEK 1,
Leciono 35 Ekzameneto 8, post BEK 1,
Leciono 38 Ekzameneto 9, post BEK 1,
Leciono 40 BEK1 EKZAMENO, post fino de
BEK1
Supren |