BEKkurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

TRITIKO el ĈINIO -- Mendu BEK

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Merkatika Kurso

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Internacia Televido IT
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

Gvidlibro

BEK1

Paĝo 1

Celo: esti kapabla fari simplan dialogon, ekkoni la pronomojn, lerni saluti per tempesprimo, ekkoni samkursanojn.

Kromlerniloj: neniu kromlerniloj, nur BEK1 libro.

Tempodaŭro: inter 10 kaj 20 minutoj, depende de la gekursanoj.

Komento: Ĉi tiu leciono ne estas tipa BEKekzerco, sed ĝi estas tre grava, ĉar ĝi permesas al la gekursanoj dekomence paroli Esperanton rekte kaj sen traduke.  Ankaŭ la ekzerco havas grava socian rolon, ĉar per ĝi la gekursanoj komencas ekkoni la aliajn partoprenantojn de la grupo.

Metodo: la ĉefa afero, kiel ĉiam en la BEKkurso, estas unue instrui, kaj poste praktiki, kaj la praktikado kutime devas daŭri longtempe por doni al la gelernantoj sufiĉan tempon por alproprigi la gramatikaĵojn kaj vortojn.

Se vi konas la klasikan rektan metodon aŭ la Cseh metodon, des pli bone.  Vi scias, ke vi povos aktori iomete kaj tiel instrui en bona etoso la konceptojn kaj vortojn.  Se vi scias nur traduki, kaj ne havas sperton kiel instruanto, vi povas ankaŭ fari tion, sed ne uzu tro da tempo tradukante.  Iru kiel eble plej baldaŭ aŭ la praktikado.  Rememoru, la plej parto de la BEKkurso estas la praktikado, ne la instruado.

Ĉiaokaze vi povos provi la sekvantan instrumanieron:

Unue diru Bonan matenon al la tuta grupo.  Kaj montru al ili, ke ili ankaŭ diru Bonan matenon al vi.  Poste, diru Bonan matenon al unu el la gekursanoj, kaj atendu, ke ŝi aŭ li diros samon al vi.

Due, donu vian nomon dirante: Mi nomiĝas Dennis (uzu vian nomon, ne mian, kompreneble!)  Parolu klare, kun gestoj, kaj sufiĉe malrapide, ĉar ne forgesu, ke ili estas komencantoj, kaj unu principo de la BEKkurso estas, ke la instruanto plejparte ĉiam klopodas komprenigi tion, kion li aŭ ŝi diras.

Trie, diru Kaj vi? Maria? Johano? Pablo? ktp.  Se iu diras nur Pablo.  Diru al ili: Mi nomiĝas Pablo.  Ripetu!  Vi petas, ke ili uzu kompletan frazon, ĉar celo de la BEKkurso estas unue lerni diri ion komplete, kaj post la BEKkurso kaj la lernado de la gramatiko, ili povos uzi pli simplajn frazojn.

Ne forgesu, ke alia principo de BEK estas, ke la lernanto mem diru aŭ rediru la ĝustan, korektitan frazon.  Tio ankaŭ estas principo de la klasika rekta metodo.

Kvare, la frazo Kiel vi nomiĝas estas logika sekvo de Mi nomiĝas Dennis, ĉar nun vi povas fari tiun demandon, ĉar ili lernis jam la vortojn de la respondo.  Do demandu al kelkaj gelernantoj, kaj eble petu, ke ili demandu unu al al alia.  Vi povas farigi tion, dirante: Pablo, demando al Petro: Kiel. . . .

Kvine, montru kelkajn respondojn al la demando Kiel vi fartas?  Vi povas aktori, montrante la frazojn ĉe la suba parto de la unua leciono, nome, Mi fartas tre tre bone (kur granda rideto sur la
vizaĝo).  Mi fartas malbone (kun malrideto sur la vizaĝo, kaj la manoj sur la ventro kvazaŭ vi havus stomakdoloron).  Ktp.

Sese, nun,ke la gelernantoj komprenas la plejparton de la unualeciona dialogo, vi povos eble klarigi la lastaj nekonatajn vortojn traduke.  Ekzemple: Ĝis la revido, ankaŭ, kaj. ktp.  Mi mi instruus angle, mi dirus la sekvanton: ankaŭ means also, kaj means and.  Alia principo de la BEKkurso estas, ke se utile, vi povos rapide klarigi nacilingve.  Kutime unuvortan tradukon sufiĉas, spertaj instruantoj scias, ke pli longa klarigo povas kaŭzi konfuzon.

Nun, invitu al la gekusanoj, ke ili praktiku la dialogon kun aliaj en la klasĉambro.  Rekomendu, ke ili ekkonu ĉiujn se estas malgranda grupo.  Kuraĝigu al ili, ekprovi la dialogon sen rigardi ĉiam la paperon.  Finfine la celo estas lerni uzi tiajn frazojn.

Fine, rapide iri al la sekvanta leciono post kiam la gelernantoj sufiĉe praktikis la lernotahon.

Iru al la sekvanta leciono, BEK1, Leciono 2

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 29an de junio, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe