|
Gvidlibro
BEK1
Paĝo 2
Celo: lerni demandi kaj respondi al
ĉu-demandoj.
Kromlerniloj: Se dezirate, la
instruanto povas desegni simplan mapon de Eŭropo, markante per punkto
kaj nomo kelkajn ĉefurbojn kiel Londonon, Romon, ktp. Mi kutime
faras tion sur granda afiŝo, kaj metas ĝin sur la muron. Tiu
mapo uzeblas por la nuna leciono, kaj ankaŭ uzatas por repaso dum
postaj lecionoj.
Tempodaŭro:
inter 10 kaj 20 minutoj.
Komento: Ĉu tiu leciono estas gravega
ĉar ĝi uzeblas por montri al la gelerantoj la lernometodon uzata dum
la plejparto de la BEKkurso. Per ĉi tiu leciono la gekursanoj
bone vidos la instruan ciklon, kie unue la kursgvidanto instruas, kaj
poste la gekursanoj praktikas.
Por instrui la ĉu-demandojn, mi utiligas la nomojn de urboj kaj landoj,
ĉar ili estas plejparte facilaj, internaciaj vortoj, do la lernanto
povas dediĉi sian atenton al la lernocelo de la leciono.
Metodo:
Mi rekomendas la
Valencian Metodon. Sed por la
instrua parto antaŭ la praktikado, kiel ĉiam, vi povas uzi iun ajn
metodon por instrui: la rektan metodon, la Cseh Metodon, la
komunikativan, ktp. La ĉefa afero estas prepari la gelernantojn por, ke
ili povu fari la demandoliston. Ne utiligu, tamen, tro da tempo
por la instruado. Donu multe da tempo al la gekursojn por praktiki.
Ekzemplo per la Valencia Metodo:
Unue, kutime mi montras perfingre aŭ
perbastone landojn kaj urbojn sur la mapo. Mi ripetigas la
gekursanojn iomete. Tuj poste min montras la samajn landojn kaj
urbojn sen diri ion ajn kaj atendas, ke la gekursanoj diru la nomojn.
Tio estas mallonga kontrolo por helpi enkapigi la novajn vortojn antaŭ
ol iri al la instruado de la gramatikaĵoj.
Due, mi parolas kompletfraze pri la mapo.
Post ĉiu frazo mi diras ripetu. Ekzemple:
Londono estas en Anglio. Ripetu.(kaj ili
ripetas)
Parizo estas en Francio. Ripetu.
Romo estas en Italio. Ripetu.
ktp.
Iru al la sekvanta leciono, BEK1, Leciono 3
Supren |