|
Novaĵoj
pri BEK kaj BEKProjekto
BEK Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefikso
(BEK NESPO) lanĉiĝos
dum UK en Jokohamo. Mendeblos che
TRITIKO. (la 2an de Julio, 2007)
ALIAJ Novajhoj
2007
Majo
29, 28,
27,
24, 23, 20,
14
2006
Aŭgusto
26, 20, 19,18,17,16
Januaro
15, 14,
13, 12, 11,
10, 9, 8,
7, 6
la
29an de majo, 2007
BEKtri kaj BEKkvar estas nun
elŝuteblaj. Musklaku BEKtri,
BEKkvar. Kelkaj paĝoj
estas altkvalitaj, preparitaj de Miaohui de Duobao.
la
28an de majo, 2007
Nun la kompletaj BEKunu, kaj
BEKdu estas elŝuteblaj sur la interreto. Musklaku
BEKunu, BEKdu.
la
27an de majo, 2007
La
tuta pedagogia libro de BEKunu nun estas alirebla sur la interreto.
Por vidi ĝin rekte musklaku la hiperligon
Pedagogia Libro.
Supren
la
24an de majo, 2007
Ĝis nun nur du paĝoj el la
pedagogia libro de BEK estas sur la interreto. Baldaŭ Miaohui de
la budhana templo de Duobao en Ĉinio komencos skani la pedagogian libron
kiun mi verkis antaŭ pli ol dek jaroj. La tuta libro estos senpage
elŝutebla sur la interreto.
Supren
la
23an de majo, 2007
Mi decidis meti BEKunu sur
la retpaĝaro de www.bekkurso.info
Hodiaŭ vi trovos la unuajn 20 paĝojn de BEKunu, kiujn vi povas elŝuti
por viaj kursoj.
Supren
la
20an de majo, 2007
La projekto fari BEKkurson
ĉe la Budhana Templo Duobao nuntempe okazas. La unuaj filmoj,
elŝuteblaj, jam troviĝas sur la interreto ĉe
www.ebudhano.cn La speciala
portalo kiu pritraktas la BEKkurson en Ĉinio troviĝas ĉe
http://www.ebudhano.cn/cn/bbs/thread.php?fid=90
Supren
la
14an de majo, 2007
BEKkurso baldauh komencighos
en Chinio, che la Budhana Templo Duobao. Sinjoro Miohui filmigis
erojn de la kurso por meti sur la interreton. Tiuj eroj trovighos
chi tie, kaj sur lia servilo.
Supren
la 26an de aŭĝusto
La ekzamenoj ĉiam ludas gravan rolon en la
BEKkurso. Estas ekzamenetoj okazantaj ofte dum ĉiu nivelo de la
kurso. BEKunu, ekzemple havas naŭ planitajn ekzamenetojn. Mi
komencis hodiau reverki ekzemplojn de tiaj ekzamenetoj. Alklaku
sur ekzamenetoj por vidi
specimenojn. Vi ankaŭ povas trovi la ekzamenetojn en la
Pedagogia Gvidilo.
Supren
la 20an de aŭĝusto
Grava principo de la BEKkurso estas varieco en
la praktikado. Kelkfoje la gekursanoj aŭskultas, kelkfoje legas,
kelkfoje skribas, kaj plejofte parolas. La bona, lerta kursgvidanto
uzos ĉion eblan por variigi la lernadon kaj praktikadon por, ke la
gekursanoj ne laciĝu, kaj por, ke ili ĉiam interesiĝ
u dum la kurso eĉ se ĝi daŭras ok tagojn tage. Por aldoni eĉ pli da varieco,
mi verkis la u-ekzercojn. Legu pri ili sur ties paĝoj, alklakante
sur
u-Metodo. Hodiaŭ mi verkis la
kvin unuajn el ili. Alklaku sur
principaro
por vidi la bazajn ideojn de la BEKKurso.
Supren
la 19an de aŭgusto
Mi klopodas meti du aŭskultajhojn en ĉiu
aŭskultekzerco por, ke la gelernantoj havu du vidpunktojn rilate la
saman situacion. Ekzemple, en la 4a estas du mallongaj rakontoj:
en la unua Johano parolas pri siaj fotoj de la familio kaj de la
geamikoj, dum Pako, anakaŭ parolante pri fotoj, priskribas la fotojn de
sia vojaĝo al Parizo. Pere de tiu ekzerco, la lernanto mem devas
esti kapabla paroli pri siaj propraj fotoj en simpla Esperanto.
Por vidi ekzemplon de tiu duperspektiva prezentado de simplaj situacioj,
iru al
aŭskultekzercoj.
Supren
la 18an de aŭgusto
Mi komencas verki aŭskultekzercojn por la
BEKkursanoj. Mi nun verkas la surpaperan version. En la
venonteco tiuj aŭskultekzercoj estos surbendigotaj aŭ surdiskigotaj
por, ke la gekursanoj povu havi sonmaterialon hejme. Vidu la
provizorajn tekstojn de la
aŭskultekzercoj.
Supren
la 17an de aŭgusto
Hodiaŭ mi surpaperigas pli da parolekzercoj.
Vidu
parolekzercojn. Vi
konstatos, ke la novaj ekzercoj enhavas la h-formojn por la ĉapelitaj
literoj. Poste mi korektos tion.
Supren
la 16an de aŭgusto
Finfine post mia ĉeesto de la Universala
Kongreso de Esperanto en Florenco, kaj la ILEI Konferenco en Parma, mi
povas rekomenci mian laboron por la BEKkurso!
Mi nun aldonas la tre gravajn parolekzercojn.
Hodiaŭ mi aldonis sep novajn parolekzercojn (ĝis la naŭa). Vidu la
parolekzercojn.
Supren
la 15an de januaro
Mi komencas verki leksikonon pri specialaj
BEK-vortoj. Tie troviĝas vortoj kaj
terminoj kiel BEK, gruplaboro, bekumi, ktp. Vidu la
BEK-Leksikonon.
Supren
la 14an
Por pli bone verki koheran sistemon de
instruado de BEK, mi faris liston de principoj, kiujn mi nun metas sur
la interreton. Vidu la
principaron.
Supren
la 13an
Por pli bone vidi la disvolviĝon
de la BEKkurso ekde la komenco, mi metos malnovajn, kutime skribitajn
permane paperojn kiel ekzamenojn, ekzercarojn, ktp. Alklakante,
vidu tiajn prabekaĵojn, .
Supren
la 12an
Mi skanis miajn malnovajn diktaĵojn, entute
54, kiujn mi utiligis dum miaj BEKkursoj en Grésillon kaj ELNA kursoj en
San Francisko. Vidu la diktaĵojn.
Supren
la 11an
Mi enmetis parton de mia PostBEK libro, la
Vortlernigilo. Mi skanis entute 17 paĝojn el tipaj ekzercoj, kaj
el aliaj partoj de la libro. Vidu eltiraĵojn.el la Vortlernigilo.
Supren
la 10an
Por la Vortstudo Libro de BEK1, mi skanis
specimenojn de 9 el 48 lecionoj, kaj 3 el la 40 bekumaĵoj
(specialaj ekzamenetoj) (Vidu la
Vortstudojn).
Aliflanke, mi kompletis la enhavojn de la BEKkursarj libroj: BEK1, BEK2,
BEK3, BEK4, kaj la Vortstudo libro de BEK1. Vidu la
enhavojn.
Supren
la 9an
Komenco de enmeto de la
paralelaj ekzercoj.
Supren
la 8an
Komenco de elektronika versio de la
BEKekzamenetoj.
Supren
la 7an
Komenco de elektronika versio de
la pedagogia libro por BEK.
Ĉi tiu parto bezonos multege da tempo por
fini iom pro la ampleksa varieco de metodoj kaj rimedoj utiligeblaj dum
BEKkurso.
Supren
la 6an
BEKProjekto, surintereta versio de la BEKkursoj
de Dennis Keefe, komenciĝas per
specimenoj el la BEKlecionoj de nivelo unu
ĝis nivelo kvar. Iom post iom, granda parto de BEK troviĝos
sur la interreto. Kromaj libroj vendiĝos
ĉe TRITIKO.
Supren |