BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 1

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 1, post leciono 2, paroli pri landoj kaj urboj.

Supren

Celo:

Komence paroli Esperanton longdaŭre, priskribante landojn kaj urbojn.

Supren

Novaj Esprimoj:

urbo, lando, ĝi estas la ĉefurbo de

Supren

Minimuma Daŭo:

Ĉiu lernanto devas uzi minimume 20 sinsekvajn frazojn sentraduke, eĉ se li aŭ ŝi devas ripeti samajn frazojn kelkfoje.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

La instruanto faras grandan simplan mapon sur la tabulo (aŭ uzas jam preparitan afiŝon), kiu enhavas, klare, urbojn kaj landojn.  Eŭropa mapo povas esti uzata, ekzemple.  Ankaŭ la instruanto rimarkigis la novajn esprimojn.

Supren

Instrua Ciklo:

Unue, per la mapo la kursgvidanto montras la modelon (vidu sube), parolante klare kaj laŭte kaj ne tro rapide antaŭ la gekursanoj.

Due, la kursgvidanto invitas unu lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.

Trie, dum la lernanto parolas, la instruanto faras markon sur la kurstabulon por indiki la kvanton da frazoj. 

Kvare, se bezonate, la instruanto povas paroligi duan lernanton por pli klare montri la taskon.

Kvine, kaj plej grave, la kursgvidanto opigas la gekursanojn en grupetojn de tri aŭ kvar kaj invitis unu persono en ĉiu grupo rekordi la kvanton de frazoj por ĉiu lernanto.

Sese, rondirante inter la grupetoj, la kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.

Supren

Modelo:

Jen mapo.  Tio estas mapo de Eŭropo.  Tio estas Anglio.  Ĝi estas lando.  Londono estas en Anglio.  Ĝi estas la ĉefurbo de Anglio.  Tio ne estas Anglio.  Tio estas Francio.  Londono ne estas la ĉefurbo de Francio.  Parizo estas la ĉefurbo de Francio.  Romo estas en Italio.  Ĝi estas la ĉefurbo de Italio.  Mi ne estas en Italio.  Mi ne estas en Germanio.  Mi estas en ___________.  Ĝi estas urbo en __________.  Vi kaj mi estas en __________.  Tio estas Hispanio.  Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio.  Svislando estas en Eŭropo.  Portugalio estas en Eŭropo.  Ĉinio ne estas en Eŭropo.  Ĝi estas en Azio.  Ĉinio estas lando.  Pekino estas urbo. ktp, ktp. (entute, 25 frazoj).

Supren

Konsilo: Estas la unua parolekzerco de la BEKkurso.  Substreku la ideon, ke estas libera parolo.  Ne ekzistas fiksa ordo por paroli.  Lasu al la gekursanoj, ke ili parolu libere, kaj ke ili lernu paroli longe, tre longe.

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe