BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 10

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 10, post leciono 19, paroli pri la kvar bildoj: Petro, Maria, Paŭlo, la tramoj.

Supren

Celo:

Ankoraŭfoje priskribi agojn, utiligante simplajn verbojn.

Supren

Novaj Esprimoj:

Neniom.

Supren

Minimuma Daŭo:

Ĉiu lernanto devas uzi minimume 30 sinsekvajn frazojn sentraduke.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

La gekursanoj havas, antaŭ si, la bildojn de lecionoj 18 kaj 19.  Se ili uzas siajn librojn, ili kovras la tekston, kaj nur uzas la bildojn por paroli.

Supren

Instrua Ciklo:

Unue, kiel kutime, la kursgvidanto faras modelon.

Due, la kursgvidanto invitas unu lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.

Trie, la gekursanoj faras la parolekzercon en siaj grupetoj.

Kvare, rondirante inter la grupetoj, la kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.

Supren

Ebla Modelo:

Sur la oka bildo estas Petro.  Petro ne legas. Li ne parolas.  Li ne skribas.  Li ne pensas.  Li dormas.  Li ne dormas sur seĝo.  Li dormas sur lito.  Lia lito ne estas bona.  Ĝi estas tro mallonga.  Petro ne dormas dum la tago.  Li dormas dum la nokto.  Liaj okuloj ne estas malfermitaj.  Ili estas fermitaj.  Tiu estas Maria, kaj tiu estas Paŭlo.  Maria sidas.  Paŭlo staras.  Maria estas virino, kaj Paŭlo estas viro.  Ili ridetas.  Maria amas lin.  Li amas ŝin.  Paŭlo amas ŝin multe.  Jen bildo kun tramoj.  Estas kvar tramoj.  Du tramoj venas.  Unu tramo iras (foriras).  La personoj atendas la tramojn.  Ankaŭ Mupi atendas.  Estas du personoj en tramo tri.  Estas kvin en tramo kvar.  Kvin personoj estas en la haltejo.  Ili ne atendas trajnon.  Ili atendas tramon.  Ne estas tramoj en mia urbo.  Estas aŭtobusoj.  Mi ne kutime veturas per aŭtomobilo.  Mi veturas per biciklo. (entute, 38 frazoj).

Supren

Konsilo: Kiel por la plejparto de la parolekzercoj, ne estas bezonate fari la parolekzercon tuj post la rilata paĝo.  La ĝusta momento dependas de la ritmo de via kurso, se ĝi estas intensiva aŭ ne, ktp.  Tamen ni ne povas fari la parolekzercon antaŭ la koncernaj lecionoj ĉar, por libere paroli, oni devas jam havi la ideojn esprimotajn en la kapo.

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe