|
BEK1
Parolekzerco 11
Kio,
Celo,
Novaj Esprimoj,
Daŭro,
Preparado,
Instrua Ciklo,
Modelo,
Konsilo
Kio:
Parolekzerco 11, post leciono 23, uzi kelkajn tempo-esprimilojn kiel
je la, lunde, marde, matene, vespere, ktp.
Supren
Celo:
Eklerni paroli pri eventoj kaj kiam
ili okazas.
Supren
Novaj Esprimoj:
Neniom.
Supren
Minimuma Daŭo:
Ĉiu lernanto devas uzi minimume 10 sinsekvajn frazojn sentraduke.
Supren
Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:
La gekursanoj devas bone koni la
konceptojn de la leciono 22, kaj la vortojn de la leciono 23.
Supren
Instrua Ciklo:
Unue, kiel kutime, la kursgvidanto
faras modelon.
Due, la kursgvidanto invitas unu
lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.
Trie, la gekursanoj faras la
parolekzercon en siaj grupetoj.
Kvare, rondirante inter la grupetoj, la
kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.
Supren
Ebla Modelo:
Kutime mi vekiĝas je la sepa.
Mi matenmanĝas je la oka. Mi laboras matene. Mi ne laboras
dimanĉe. Mi ripozas. Mi tagmanĝas je la unua posttagmeze.
Mi legas esperante vespere. Mi Mi iras al la kurso de Esperanto.
La kurso komenciĝas je la . . . . La kurso finiĝas je la . . . .
Mi vespermangas kutime je la oka kaj duono. Mi enlitiĝas je la dekunua
vespere. (entute, 12 frazoj).
Supren
Konsilo:
Ĉi tiu parolekzerco estas relative mallonga. Ĝi estas preparo
por pli longa ekzerco kiu okazos poste.
Supren |