|
BEK1
Parolekzerco 12
Kio,
Celo,
Novaj Esprimoj,
Daŭro,
Preparado,
Instrua Ciklo,
Modelo,
Konsilo
Kio:
Parolekzerco 12, post leciono 23, kaj post Vortstudo 7 en la Vortstudo
libro de la BEKkurso.
Supren
Celo:
Priskribi ejojn. Ĉi tie,
priskribo de ĉambro en lernejo.
Supren
Novaj Esprimoj:
La novaj vortoj troviĝas en la
Vortstudo libro de la BEKkurso. Nepras, ke viaj gelernantoj
trastudis la Vortstudon 8 hejme, almenaŭ unu tagon antaŭ ol fari ĉi
tiun parolekzercon..
Supren
Minimuma Daŭo:
Ĉiu lernanto devas uzi minimume 30 sinsekvajn frazojn sentraduke.
Supren
Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:
Bona kono de Vortstudo 7 en la
Vortstudo Libro de la BEKkurso.
Supren
Instrua Ciklo:
Unue, kiel kutime, la kursgvidanto
faras modelon.
Due, la kursgvidanto invitas unu
lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.
Trie, la gekursanoj faras la
parolekzercon en siaj grupetoj.
Kvare, rondirante inter la grupetoj, la
kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.
Supren
Ebla Modelo:
Nia lernoĉambro ne estas granda.
Ĝi estas malgranda. Estas du pordoj de la lernoĉambro.
Estas tri fenestroj. Tio estas la plafono. Ĝi estas blanka.
Tio estas la planko. Ĝi estas bruna. La muroj de nia
lernoĉambro estas flavaj. Sur la muro estas afiŝoj. Ili
estas la afiŝoj de la BEKkurso. Tie estas la nigra tabulo.
Ĉe ĝi estas kretoj kaj forviŝilo. Estas pupitroj kaj seĝoj en la
lernoĉambro. Estas 10 pupitroj, kaj estas 20 seĝoj. La
tablo de la instruisto estas antaŭ la nigra tabulo. Sur la tablo
estas vortaro de Esperanto, kaj paperoj. Estas ankaŭ krajonoj kaj
globkrajonoj. Ni skribas per globkrajonoj en niaj kajeroj.
Ĉe la angulo de la ĉambro estas komputilo. Ni uzas la komputilon,
kaj la interreton. En nia kurso de Esperanto estas 20 gelernantoj
kaj unu instruisto. La gelernantoj parolas Esperanton bone.
Nia instruisto estas bona, kaj ŝi parolas bone kaj bele. ktp (entute,
25 frazoj).
Supren
Konsilo:
Ĉi tiu parolekzerco estas relative mallonga. Ĝi estas preparo
por pli longa ekzerco kiu okazos poste.
Supren |