|
BEK1
Parolekzerco 13
Kio,
Celo,
Novaj Esprimoj,
Daŭro,
Preparado,
Instrua Ciklo,
Modelo,
Konsilo
Kio:
Parolekzerco 13, Ĉi tiu parolekzerco povas esti uzata post leciono 26.
Ne gravas se ĝi okazas tuj poste, nur gravas, ke la gelernantoj fari
ĝin antaŭ la fino de BEKunu.
Supren
Celo:
Reemfazi la gravecon de la bona uzo de la gravaj formoj -A, -AJ,
-AN, -AJN, -O, -OJ, -ON, -OJN, praktikante per kia, kiaj, kian, kiajn kaj negativaj kaj
afirmativaj frazoj por evoluigi flekseblecon kaj korektan rapidecon je
esperanta parolado.
Supren
Novaj Esprimoj:
Neniom.
Supren
Minimuma Daŭro:
Ĉiu lernanto devas uzi ekzakte 36 sinsekvajn frazojn.
Nek pli nek malpli.
Supren
Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:
Eble repasi iomete la signifon de
kia kaj kiaj kun kaj sen la akuzativaj formoj.
Supren
Instrua Ciklo:
Kiel ĉiam. Vidu lecionon sep.
Supren
Modelo:
Kia estas mia ĉemizo? Blua mia ĉemizo ne estas.
Blanka ĝi estas.
Kia estas mia pantalono? Rozkolora mia pantalono ne estas.
Blua ĝi estas.
Kiaj estas miaj ŝuoj? Nigraj miaj ŝuoj ne estas.
Blankaj ili estas.
Kia estas via ĉemizo? Verda via t-ĉemizo ne estas.
Flava ĝi estas.
Kia estas via ŝorto? Flava via ŝorto ne estas.
Blanka ĝi estas.
Kiaj estas viaj ŝuoj? Blankaj viaj ŝuoj ne estas.
Brunaj ili estas.
Kian ĉemizon mi surhavas? Bluan ĉemizon mi ne surhavas.
Blankan ĉemizon mi surhavas.
Kian pantalonon mi surhavas? Blankan pantalonon mi ne surhavas.
Bluan pantalonon mi surhavas.
Kiajn ŝuojn mi surhavas? Nigrajn ŝuojn mi ne surhavas.
Blankajn ŝuojn mi surhavas.
Kian t-ĉemizon vi surhavas? Verdan t-ĉemizon vi ne surhavas.
Flavan t-ĉemizon vi surhavas.
Kian ŝorton vi surhavas? Flavan ŝorton vi ne surhavas.
Blankan ŝorton vi surhavas.
Kiajn ŝuojn vi surhavas? Blankajn ŝuojn vi ne surhavas.
Brunajn ŝuojn vi surhavas. (entute: 36 frazoj).
Supren
Konsilo:
Ĉi tiu ekzerco estas tre malfacila, sed samtempe alproprigebla per
diligenta sinekzercado. Sugestu al viaj gelernanoj, ke ili
praktiku tiajn frazojn hejme ĝis kiam ili kapablos fari ilin rapide kaj
senerare.
Supren |