|
BEK1
Parolekzerco 14
Kio,
Celo,
Novaj Esprimoj,
Daŭro,
Preparado,
Instrua Ciklo,
Modelo,
Konsilo
Kio:
Parolekzerco 14, Ĉi tiu parolekzerco sekvas lecionon 27 en la
lernolibro, kaj lecionon 8 en la Vortstudo libro. Ĝi pritraktas
tion, kio okazas dum leciono de lingvo.
Supren
Celo:
Priskribi agojn, utiligante verbojn.
Ĉi tie la priskribo pritraktas lingvan lecionon.
Supren
Novaj Esprimoj:
Neniom.
Supren
Minimuma Daŭro:
Ĉiu lernanto devas uzi almenaŭ 20 sinsekvajn frazojn.
Supren
Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:
La gekursanoj devas restudi la vortojn
de la unuaj ok lecionoj en la Vortstudo Libro. Tion ili faros
hejme unu tagon antaŭ la ekzerco.
Supren
Instrua Ciklo:
Kiel ĉiam. Modelo de la
kursgvidanto. Provo de unu lernanto. Gruplaboro.
Kontrolado.
Supren
Modelo:
Ni faras multe en nia kurso de
Esperanto. La instruisto parolas. Ni aŭskultas. La
instruisto skribas sur la nigra tabulo. Li uzas blankan kreton.
Ni rigardas, kaj ni skribas vortojn sur la papero aŭ en la kajero.
La instruisto klarigas la gramatikon de Esperanto. Li parolas pri
la vortoj. Ni lernas. Ni lernas novajn vortojn. Li
prononcas tre bone. Li diras vortojn, kaj ni ripetas la vortojn.
Ni kopias la vortojn en niaj kajeroj. Ni memoras la lecionon.
Kelkfoje ni forgesas ĝin. La instruisto helpas nin. Ni
faras parolekzercojn. Ni faras tion en grupoj. La
kursgvidanto demandas, kaj ni respondas. Kelkfoje mi eraras, kaj
li korektas min. Ni ankaŭ tradukas de tempo al tempo. Ni
rigardas vortojn en la vortaro de Esperanto. Mi konas multe da
esperantaj vortoj. Nia instruisto instruas bone. Ni lernas
Esperanton tre rapide. ktp. (Entute: 26 frazoj)
Supren
Konsilo:
La priskribo de tio, kio okazas dum leciono de Esperanto ne estas
ekzerco pri eleganteco! La ekzerco helpas al la gelernantoj nur
eligi siajn ideojn kaj preparas ilin pli flue kaj libere paroli en la
venonteco.
Supren |