BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 16

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 16, Ĉi tiu parolekzerco sekvas lecionon 30 en la lernolibro.  Paroli pri ŝatoj, kaj preferoj.

Supren

Celo:

Paroli longtempe pri tio, kio plaĉas al vi, uzante ne nur la vortojn plaĉi kaj ŝati, sed ankaŭ libere utiligante ĉiujn ideojn kiuj spontane venas en la menson de la lernanto.

Supren

Novaj Esprimoj:

Eble rapide mencii la vorton "preferi" sed ne uzu ĉi tie la komparon ĉar tio estos lernita en posta leciono en BEKdu.

Supren

Minimuma Daŭro:

Ĉiu lernanto devas uzi almenaŭ 30 sinsekvajn frazojn.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

Substreku, ke dum la ekzerco la gekursanoj povas kunligi la ideon de ŝato kun priskriboj.  Vidu la modelon sube.

Supren

Instrua Ciklo:

Kiel ĉiam.  Modelo de la kursgvidanto.  Provo de unu lernanto.  Gruplaboro.  Kontrolado.

Supren

Modelo:

Al mi plaĉas ludi muzikan instrumenton.  Mi havas pianon.  Ĝi estas en la angulo de mia ĉambro.  Mi ofte praktikas.  Mi pensas, ke la muziko de Mozarto estas tre bela.  Mi ŝatas Mozarton, ĉar liaj komponaĵoj estas tre belaj.  Mi ŝatas aŭskulti kompaktdiskojn ankaŭ.  Mi havas tutan kolekton da muziko de ĵazo.  Ĝi plaĉas al mi.  Mi ne ludas ĵazon, sed mi aŭskultas ĝin multe.  Mi pensas, ke la ĵazmuziko el Usono estas tre interesa.  Mi ŝatas sportojn ankaŭ.  Antaŭ dek jaroj mi ludis futbalon multe.  Ludi semajnfine plaĉis al mi.  Nun mi ne havas multe da tempo, sed mi ŝatas rigardi matĉojn de futbalo en la televido.  Hieraŭ mi rigardis la teamojn de Anglio kaj Pollando.  Pollando gajnis.  Anglio perdis, ĉar ili ludis tro malrapide.  Eble Anglio gajnos kontraŭ Germanio en la venonta semajno.  Ni vidos.  Eble jes, kaj eble ne.  Mi opinias, ke la du teamoj estas tre bonaj.  Persone, mi preferas Anglion, ĉar mi estas Londonano!  Pri trinkaĵoj, al mi plaĉas trinki kafon.  Mi preferas kafon kun lakto, sed sen sukero.  Hieraŭ mi iris al kafejo.  Mi volis trinki kafon, sed la kafilo ne funkciis, do mi mendis teon.  La teo estis bongusta, ĉar ĝi estas luksa teo el Ĉinio.  Mi mendis ankaŭ kukon, kaj mi manĝis ĝin kun la teo.  Mi pagis du eŭrojn.  Mi pensas, ke tio estas tre bona prezo.

  (Entute: 43 frazoj)

Supren

Konsilo: Kuraĝigu al viaj gekursanoj paroli pli kaj pli libere dum la parolekzercoj.  Ili povas enmeti ĉion, kion ili deziras.  La celo ĉe la fino de BEKunu estas esti kapabla paroli almenaŭ 50 frazojn sinsekve, sentraduke, pri ĉiutagaj aferoj.

 

 

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe