BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 17

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 17, Ĉi tiu parolekzerco egalas lecionon 38 en la lernolibro BEKunu. 

Supren

Celo:

Paroli pri tio, kion la lernanto faris en tempordo.

Supren

Novaj Esprimoj:

En la libro, leciono 38.

Supren

Minimuma Daŭro:

Ĉiu lernanto devas uzi almenaŭ 30 sinsekvajn frazojn.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

Substreku, ke dum la ekzerco la gekursanoj povas aldoni aliajn pensojn, sekvante la tempordon.  Ili povas rigardi iomete la paĝon 33 se ili havas problemojn memori la vortojn.

Supren

Instrua Ciklo:

Kiel ĉiam.  Modelo de la kursgvidanto.  Provo de unu lernanto.  Gruplaboro.  Kontrolado.

Supren

Modelo:

Hieraŭ mi vekiĝis je la sepa.  Poste mi matenmanĝis.  Mi manĝis panon kun butero, kaj mi trinkis teon.  La teo estis tre varma.  Post la matenmanĝo, mi legis la ĵurnalon.  Ĝi ne estis tre interesa hieraŭ.  Je la sepa kaj kvardek minutoj, mi iris al la buŝaltejo.  Post tio, mi prenis buson.  La buso alvenis al mia laborejo je la oka.  Unu minuton poste mi eklaboris.  Mi skribis leterojn.  Mi uzis la komputilon.  Mi sendis retmesaĝon al firmaoj.  Mi telefonis.  Mi tajpis per la komputilo.  Mi parolis kun la laborejestro.  Je la tagmezo mi manĝis.  Mi manĝis sandviĉon.  Mi manĝis frukton.  Mi trinkis akvon.  Post la tagmanĝo mi laboris inter la 1a kaj la 5a.  Je la kvina kaj unu minuto, mi lasis la laborejon.  Poste mi iris al la vendejo kaj aĉetis fruktojn kaj legomojn.  Je la kvina kaj 20 minutoj mi reprenis la buson.  Dek minutojn pli malpli poste mi alvenis al mia loĝejo.  Tiam mi aŭskultis la novaĵojn de la radio.  Je la sesa mi vespermanĝis.  Inter la sepa kaj la naŭa mi rigardis filmon de la televidilo.  Ĝi estis tre interesa.  Ĝi plaĉis al mi, ĉar mi tre ŝatas detektivajn filmojn.  Poste je la deka mi legis iomete.  Je la noktomezo mi enlitiĝis.  Naŭ minutojn poste mi ekdormis!

  (Entute: 35 frazoj)

Supren

Konsilo: Alifoje, kuraĝigu al viaj gekursanoj paroli pli kaj pli libere dum la parolekzercoj.  Ili povas enmeti ĉion, kion ili deziras.  La celo ĉe la fino de BEKunu estas esti kapabla paroli almenaŭ 50 frazojn sinsekve, sentraduke, pri ĉiutagaj aferoj.

 

 

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe