BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 2

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 2, post leciono 7, paroli pri objektoj kaj loko.

Supren

Celo:

Priskribi objektojn kaj diri kie ili troviĝas.

Supren

Novaj Esprimoj:

Neniom

Supren

Minimuma Daŭo:

Ĉiu lernanto devas uzi minimume 20 sinsekvajn frazojn sentraduke, eĉ se li aŭ ŝi devas ripeti samajn frazojn kelkfoje.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

La lernantoj havas la bildon sur paĝo 6 antaŭ ili. 

Ili jam lernis kaj praktikis la gramatikaĵojn: tio estas, tiu estas, kaj la prepoziciojn de loko sur paĝo 7: super, sub, dekstre de, ktp.

Supren

Instrua Ciklo:

Same kiel en la unua parolekzerco.  Do unue la kursgvidanto donas parolan modelon kun almenaŭ 20 frazoj.  Poste unu lernanto faras la modelon. Poste ĉiuj faras la modelon en siaj grupetoj.

Jen, pli detale:

Unue, per la mapo la kursgvidanto montras la modelon (vidu sube), parolante klare kaj laŭte kaj ne tro rapide antaŭ la gekursanoj.

Due, la kursgvidanto invitas unu lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.

Trie, dum la lernanto parolas, la instruanto faras markon sur la kurstabulon por indiki la kvanton da frazoj. 

Kvare, se bezonate, la instruanto povas paroligi duan lernanton por pli klare montri la taskon.

Kvine, kaj plej grave, la kursgvidanto opigas la gekursanojn en grupetojn de tri aŭ kvar kaj invitis unu persono en ĉiu grupo rekordi la kvanton de frazoj por ĉiu lernanto.

Sese, rondirante inter la grupetoj, la kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.

Supren

Modelo:

Jen bildo.  Tio estas lampo.  La lampo estas super la tablo.  Tio estas telefono.  La telefono (ĝi) estas sur la tablo.  Tiu estas Ramono.  Li estas dekstre de la tablo.  Tiu ne estas Ramono.  Tiu estas Paŭlo.  Li estas maldekstre de la tablo. Tio estas kato.  Ĝi estas sub la tablo.  La kulero ne estas super la tablo.  La kulero ne estas super la tablo.  Ĝi estas sur la tablo.  Ramono ne estas sur la tablo.  Li estas dekstre de ĝi.  Paŭlo ne estas dekstre de la tablo.  Paŭlo estas maldekstre de ĝi.  Tio estas floro.  La floro ne estas sub la tablo.  La floro estas en la botelo.  Kaj la botelo estas sur la tablo.  Tio estas muŝo.  La muŝo ne estas sub la tablo.  La muŝo estas dekstre de la lampo.  La lampo estas super la tablo, ktp, ktp 26 frazoj).

Supren

Konsilo: Estas la dua parolekzerco de la BEKkurso. 

Emfazu la ideon, ke estas libera parolo.  Ne ekzistas fiksa ordo por paroli.  Lasu al la gekursanoj, ke ili parolu libere, kaj ke ili lernu paroli longe, tre longe. 

Ne gravas se la lernantoj ne parolas elegante!  Ne forgesu, ke ili estas en komenca parto de kurso por komencantoj!

La ĉefa afero estas, ke ili parolu daŭre, sen traduke.  La ekzerco estas grave por paroli pli kaj pli flue.

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe