BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 3

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 3, post leciono 9, paroli pri objektoj kaj loko, singulare, plurale, kaj kvante.

Supren

Celo:

Priskribi objektojn, dirante ne nur kie ili troviĝas, sed ankaŭ kiom da ili estas tie.

Supren

Novaj Esprimoj:

Neniom

Supren

Minimuma Daŭro:

Ĉiu lernanto devas uzi minimume 30 sinsekvajn frazojn sentraduke, eĉ se li aŭ ŝi devas ripeti samajn frazojn kelkfoje.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

La lernantoj havas la bildon sur paĝo 6 antaŭ ili. 

Ili jam lernis praktikis la paĝojn inter 1 kaj 10.

Supren

Instrua Ciklo:

Same kiel en la du unuaj parolekzercoj.  Do unue la kursgvidanto donas parolan modelon kun almenaŭ 20 frazoj.  Poste unu lernanto faras la modelon. Poste ĉiuj faras la modelon en siaj grupetoj.

Jen, pli detale:

Unue, per la mapo la kursgvidanto montras la modelon (vidu sube), parolante klare kaj laŭte kaj ne tro rapide antaŭ la gekursanoj.

Due, la kursgvidanto invitas unu lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.

Trie, dum la lernanto parolas, la instruanto faras markon sur la kurstabulon por indiki la kvanton da frazoj. 

Kvare, se bezonate, la instruanto povas paroligi duan lernanton por pli klare montri la taskon.

Kvine, kaj plej grave, la kursgvidanto opigas la gekursanojn en grupetojn de tri aŭ kvar kaj invitis unu persono en ĉiu grupo rekordi la kvanton de frazoj por ĉiu lernanto.

Sese, rondirante inter la grupetoj, la kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.

Supren

Modelo:

Jen bildo. Tio estas lampo.  Estas unu lampo.  Ĝi estas super la tablo.  Tio estas muŝoj.  Estas tri muŝoj.  Ili estas ĉirkaŭ la lampo.  Tio ne estas muŝo.  Tio estas telefono.  Ne estas du telefonoj.  Estas unu telefono.  Ĝi ne estas sub la tablo.  Ĝi estas sur la tablo. Tiu estas Romono, kaj tiu estas Paulo.  Ili estas dekstre kaj maldekstre de la tablo. Mi ne estas dekstre de la tablo.  Vi ne estas dekstre de la tablo.  Ramono estas dekstre de la tablo.  Tio estas katoj.  Ili estas sub la tablo.  Ne estas tri katoj.  Estas kvar.  Tio estas floroj.  Ili estas en la glaso.  Estas du floroj.  Tio estas forko, kaj kulero, kaj tranĉilo.  Ili ne estas sub la tablo.  Ili estas sur la tablo.  Tio estas boteloj.  Ili estas sur la tablo.  Estas du boteloj sur la tablo, kaj estas tri boteloj sur la bildo.  Tio estas tasoj.  Estas du tasoj sur la tablo, kaj estas tri tasoj dekstre de la tablo. 32 frazoj).

Supren

Konsilo: Estas la dua parolekzerco de la BEKkurso. 

Emfazu la ideon, ke estas libera parolo.  Ne ekzistas fiksa ordo por paroli.  Lasu al la gekursanoj, ke ili parolu libere, kaj ke ili lernu paroli longe, tre longe. 

Ne gravas se la lernantoj ne parolas elegante!  Ne forgesu, ke ili estas en komenca parto de kurso por komencantoj!

La ĉefa afero estas, ke ili parolu daŭre, sen traduke.  La ekzerco estas grave por paroli pli kaj pli flue.

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe