BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 4

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 4, post leciono 12, paroli pri objektoj kaj loko, singulare, plurale, kaj kvante, aldonante adjektivojn.

Supren

Celo:

Pli detale priskribi objektojn, kaj lerni paroli pli kaj pli longdaŭre.

Supren

Novaj Esprimoj:

Neniom

Supren

Minimuma Daŭro:

Ĉiu lernanto devas uzi minimume 30 sinsekvajn frazojn sentraduke, eĉ se li aŭ ŝi devas ripeti samajn frazojn kelkfoje.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

La lernantoj havas la bildon sur paĝo 6 antaŭ ili. 

Ili jam lernis praktikis la paĝojn inter 1 kaj 12.

Supren

Instrua Ciklo:

Same kiel en la tri unuaj parolekzercoj.  Do unue la kursgvidanto donas parolan modelon kun almenaŭ 20 frazoj.  Poste unu lernanto faras la modelon. Poste ĉiuj faras la modelon en siaj grupetoj.

Jen, pli detale:

Unue, per la mapo la kursgvidanto montras la modelon (vidu sube), parolante klare kaj laŭte kaj ne tro rapide antaŭ la gekursanoj.

Due, la kursgvidanto invitas unu lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.

Trie, dum la lernanto parolas, la instruanto faras markon sur la kurstabulon por indiki la kvanton da frazoj. 

Kvare, se bezonate, la instruanto povas paroligi duan lernanton por pli klare montri la taskon.

Kvine, kaj plej grave, la kursgvidanto opigas la gekursanojn en grupetojn de tri aŭ kvar kaj invitis unu persono en ĉiu grupo rekordi la kvanton de frazoj por ĉiu lernanto.

Sese, rondirante inter la grupetoj, la kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.

Supren

Modelo:

Jen bildo. Tio estas lampo.  Ĝi estas verda.  Tio estas muŝoj.  Ili estas nigraj.  La boteloj sur la tablo ne estas nigraj.  Ili ne estas bluaj.  Ili estas ruĝaj.  Estas du boteloj sur la tablo.  Estas unu botelo maldekstre de la tablo.  Ĝi ne estas ruĝa.  Ĝi estas verda.  En la botelo estas unu ruĝa floro.  En la boteloj sur la tablo estas unu verda floro.  Sub la tablo estas katoj.  Estas kvar katoj.  La nigra kato estas malgranda.  La blanka kato ne estas malgranda.  Ĝi estas granda.  Ĝi estas tre, tre granda.  La bruna kato estas alta kaj maldika.  La malalta, dika kato estas blanka kaj nigra.  Mi ne estas dika.  Mi estas alta.  Mi estas bela.  Ankaŭ vi estas bela.  Vi estas alta, kaj inteligenta,  Tiu estas Ramono.  Li estas malalta.  Paŭlo ne estas malalta.  Li estas tre alta, kaj tre maldika. ktp, ktp.  (31 frazoj).

Supren

Konsilo: Estas la kvara parolekzerco de la BEKkurso. 

En la modelo vi trovos novan gramatikaĵon tute ne rekte instruita kiel La tasoj sur la tablo. . .  La botelo maldekstre de la tablo. . .  La floroj en la glaso. . . ktp.  Vi, la instruanto, ne bezonas klarigi tiun novan gramatikaĵon, ĉar kutime la gelernantoj nature imitos vin, kaj nature uzos ĝin.

Ne forgesu substreki la ideon, ke la ĉefcelo de la parolekzercoj estas paroli longdaŭre, sentraduke, utiligante jam lernitajn gramatikaĵojn kaj vortojn por lerni flue paroli.

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe