|
BEK1
Parolekzerco 5
Kio,
Celo,
Novaj Esprimoj,
Daŭro,
Preparado,
Instrua Ciklo,
Modelo,
Konsilo
Kio:
Parolekzerco 5, Ĉi tiu parolekzerco estas la leciono en la lernolibro
BEKunu, paĝo 13.
Supren
Celo:
Enkapigi la gravajn formojn -A, -AJ,
-AN, -AJN, -O, -OJ, -ON, -OJN antaŭ ol komenci lerni verbojn en leciono
14. Gravas, ke la gerlernantoj faru ĉi tiun parolekzercon antaŭ
la verbaj ekzercoj sur la paĝoj 14 - 19 ĉar ili spontane bezonos tiujn
formojn dum tiuj lecionoj.
Supren
Novaj Esprimoj:
Vestaĵoj kiel ĉemizo,
pantalono, ŝuoj, kaj la verbo surhavas. La
novaj vortoj dependas de la vestaĵoj de viaj gelernantoj.
Supren
Minimuma Daŭro:
Ĉiu lernanto devas uzi ekzakte 12 sinsekvajn frazojn.
Ne pli nek malpli.
Supren
Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:
Unue, vi instruas la novajn vortoj.
Vi povas rapide traduki nacilingve, aŭ uzi vian preferatan metodon,
ekzemple, la Ĉe-Metodo.
Supren
Instrua Ciklo:
Parolante klare kaj relative malrapide,
la instruanto faras kompletan modelon, sekvante la ordon sur la paĝo
13.
Jen, pli detale:
Unue, la kursgvidanto
montras la modelon (vidu sube), parolante klare kaj laŭte kaj ne tro
rapide antaŭ la gekursanoj.
Due, la kursgvidanto invitas unu
lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj. Ĉi tiu ekzerco ne
estas facila, do la lernanto povas rigardi la notojn sur paĝo 13 se
bezonate.
Trie, kaj plej grave, la kursgvidanto
opigas la gekursanojn en grupetojn de tri aŭ kvar.
Kvare, rondirante inter la grupetoj, la
kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.
Supren
Modelo:
Mia ĉemizo estas blua.
Mia panalono estas blanka.
Miaj ŝuoj estas nigraj.
Via t-ĉemizo estas verda.
Via ŝorto estas flava.
Viaj ŝuoj estas blankaj.
Mi surhavas bluan ĉemizon.
Mi surhavas blankan pantalonon.
Mi surhavas nigrajn ŝuojn.
Vi surhavas verdan t-ĉemizon.
Vi surhavas flavan ŝorton.
Vi surhavas blankajn ŝuojn.
Supren
Konsilo:
Estas la kvara parolekzerco de la BEKkurso.
En la modelo vi trovos novan
gramatikaĵon tute ne rekte instruita kiel La tasoj sur la tablo. . .
La botelo maldekstre de la tablo. . . La floroj en la glaso. . .
ktp. Vi, la instruanto, ne bezonas klarigi tiun novan
gramatikaĵon, ĉar kutime la gelernantoj nature imitos vin, kaj nature
uzos ĝin.
Ne forgesu substreki la ideon, ke la
ĉefcelo de la parolekzercoj estas paroli longdaŭre, sentraduke,
utiligante jam lernitajn gramatikaĵojn kaj vortojn por lerni flue
paroli.
Supren |