BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 6

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 6, post leciono 15, paroli pri la kvar bildoj: Pablo, Mipi, Mupi, Ramono, kaj la Sciencisto.

Supren

Celo:

Komence priskribi agojn, utiligante simplajn verbojn.

Supren

Novaj Esprimoj:

Neniom.

Supren

Minimuma Daŭo:

Ĉiu lernanto devas uzi minimume 30 sinsekvajn frazojn sentraduke.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

La gekursanoj havas, antaŭ si, la bildojn de lecionoj 14 kaj 15.  Se ili uzas siajn librojn, ili kovras la tekston, kaj nur uzas la bildojn por paroli.

Supren

Instrua Ciklo:

Unue, kiel kutime, la kursgvidanto faras modelon.

Due, la kursgvidanto invitas unu lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.

Trie, la gekursanoj faras la parolekzercon en siaj grupetoj.

Kvare, rondirante inter la grupetoj, la kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.

Supren

Ebla Modelo:

Tiu estas Pablo. Pablo legas.  Li legas libron.  La libro ne granda.  Ĝi nomiĝas Don Kihhoto.  Tiu estas Mipi, kaj tiu estas Mupi.  Ili ne legas.  Ili parolas.  Mipi parolas esperante.  Mupi parolas angle.  Mipi ne parolas kun mi.  Li ne parolas kun vi.  Mipi parolas kun Mupi.  Mipi ne parolas france kun Mupi.  Mipi ne parolas ĉine kun Mupi.  Mipi parolas esperante kun li.  Mi ne parolas japane.  Mi parolas esperante.  Mi ne parolas kun Mupi.  Mi parolas esperante kun vi.  Mipi parolas esperante kun Mupi, kaj Mupi parolas angle kun Mipi.  Ili parolas esperante kaj angle.  Tiu nomiĝas Ramono.  Li ne legas.  Li ne parolas.  Li skribas.  Li ne skribas angle.  Li skribas esperante.  Lia skribilo ne estas malgranda.  Ĝi estas granda.  Ĝi estas tre, tre granda.  La sciencisto ne skribas.  Li ne parolas.  Li ne legas libron.  Li pensas.  Li ne pensas pri biologio.  Li pensas pri matematiko.  Li estas tre inteligenta.  Li surhavas okulvitrojn.  Ramono ne surhavas okulvitrojn.  Mi ne surhavas okulvitrojn. ktp, ktp. (entute, 43 frazoj).

Supren

Konsilo: Kuraĝigu viajn gelernantojn.  Uzu multe da tempo por fari la parolekzercojn.  Kvankam la parolekzercoj ne enhavas novajn gramatikaĵojn, ili gravas por la venonta flua parolado de viaj gekursanoj.  Lernanto kiu ne kapablas fari tutan parolekzercon dum la leciono devas uzi tempo ekster ĝi por fari ĝin flue kaj bone.

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe