BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 7

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 7, Ĉi tiu parolekzerco sekvas, kompreneble, parolekzercon 6, kaj ankaŭ sekvas lecionon 15.  Uzu ĝin kiam konvenas.

Supren

Celo:

Reemfazi la gravecon de la bona uzo de la gravaj formoj -A, -AJ, -AN, -AJN, -O, -OJ, -ON, -OJN.  Praktikante per kaj negativaj kaj pozitivaj frazoj.

Supren

Novaj Esprimoj:

Neniom krom se estas nova vestaĵo en la kursejo.

Supren

Minimuma Daŭro:

Ĉiu lernanto devas uzi ekzakte 24 sinsekvajn frazojn.  Ne pli nek malpli.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

Neniom.

Supren

Instrua Ciklo:

Parolante klare kaj relative malrapide, la instruanto faras kompletan modelon, sekvante la ordon sur la paĝo 13.  La instruanto bonvolu noti, ke estas negativaj frazoj sekvataj de pozitivaj.

Jen, pli detale:

Unue, la kursgvidanto montras la modelon (vidu sube), parolante klare kaj laŭte kaj ne tro rapide antaŭ la gekursanoj.

Due, la kursgvidanto invitas unu lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.  Ĉi tiu ekzerco ne estas facila, do la lernanto povas rigardi la notojn sur paĝo 13 se bezonate.

Trie, kaj plej grave, la kursgvidanto opigas la gekursanojn en grupetojn de tri aŭ kvar.

Kvare, rondirante inter la grupetoj, la kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.

Supren

Modelo:

Mia ĉemizo ne estas blua.  Ĝi estas blanka.

Mia panalono ne estas blanka.  Ĝi estas blua.

Miaj ŝuoj ne estas nigraj.  Ili estas blankaj.

Via t-ĉemizo ne estas verda.  Ĝi estas flava.

Via ŝorto ne estas flava.  Ĝi estas blanka.

Viaj ŝuoj ne estas blankaj.  Ili estas brunaj.

Mi ne surhavas bluan ĉemizon.  Mi surhavas blankan ĉemizon.

Mi ne surhavas blankan pantalonon.  Mi surhavas bluan pantalonon.

Mi ne surhavas nigrajn ŝuojn.  Mi surhavas blankajn ŝuojn.

Vi ne surhavas verdan t-ĉemizon.  Vi surhavas flavan t-ĉemizon.

Vi ne surhavas flavan ŝorton.  Vi surhavas blankan ŝorton.

Vi ne surhavas blankajn ŝuojn.  Vi surhavas brunajn ŝuojn.

 

Supren

Konsilo: Ĉi tiu ekzerco estas duoble pli longa ol la antaŭa kun -a, -an, -ajn, ktp.  Ĝi komenciĝas per negativa frazo, sekvata de pozitiva.  Do, entute estas 12 foje 2 aŭ 24 frazoj entute.

Spite al duobla longeco, multaj el viaj gelernantoj rapide konstatos, ke ili ne bezonos duoble pli da tempo por fini la ekzercon.  Alivorte, ili ekkomencas utiligi la esperantan akuzativon, en ĉiaj formoj, aŭtomate!  Gratulu al ili pro tiu bona antaŭenpaŝo!

 

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe