BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

Parolekzerco 8

Kio, Celo, Novaj Esprimoj, Daŭro, Preparado, Instrua Ciklo, Modelo, Konsilo

 

Kio:

Parolekzerco 8, post leciono 17, paroli pri la kvar bildoj: Sinjoro Nopo, Rikardo, la ebriulo, kaj la vermo.

Supren

Celo:

Alifoje priskribi agojn, utiligante simplajn verbojn.

Supren

Novaj Esprimoj:

Neniom.

Supren

Minimuma Daŭo:

Ĉiu lernanto devas uzi minimume 30 sinsekvajn frazojn sentraduke.

Supren

Preparado kaj Antaŭkondiĉoj:

La gekursanoj havas, antaŭ si, la bildojn de lecionoj 16 kaj 17.  Se ili uzas siajn librojn, ili kovras la tekston, kaj nur uzas la bildojn por paroli.

Supren

Instrua Ciklo:

Unue, kiel kutime, la kursgvidanto faras modelon.

Due, la kursgvidanto invitas unu lernanton fari la parolekzecon antaŭ ĉiuj.

Trie, la gekursanoj faras la parolekzercon en siaj grupetoj.

Kvare, rondirante inter la grupetoj, la kursgvidanto kontrolas, ke ciu lernanto faru la taskon sukcese.

Supren

Ebla Modelo:

Sur la kvina bildo estas Sinjoro Nopo.  Li ne legas.  Li ne parolas esperante kun mi.  Li mortigas muŝojn. Ne estas tri muŝoj.  Estas kvar.  Ili ne flugas sub Sinjoro Nopo.  Ili flugas super li.  Sinjoro Nopo ne havas libron en la dekstra mano.  Li havas muŝbatilon.  Li mortigas la muŝojn per tre granda muŝbatilo.  Rikardo ne mortigas muŝojn.  Li ne legas, kaj li ne skribas.  Li fumas.  Li ne fumas cigaredon.  Li fumas pipon.  Lia pipo estas tre granda.  Sur la sesa bildo estas la ebriulo.  Li ne fumas pipon.  Li havas botelon kaj glason.  Li trinkas. Li trinkas vinon.  Li trinkas blankan vinon. Lia glaso estas malplena.  Lia botelo estas preskaŭ malplena.  Li trinkas tro da vino.  Tro da vino estas malbona por la sano.  Mi ne trinkas vinon.  Mi trinkas akvon.  Mi trinkas multe da akvo.  La vermo ne trinkas.  Ĝi manĝas.  Ĝi ne manĝas panon.  La vermo manĝas pomon.  Pomoj estas ruĝas, kaj verdaj, kaj flavaj.  Mi manĝas ruĝajn pomojn.  Ili estas tre bonaj por la sano. (entute, 38 frazoj).

Supren

Konsilo: Ne forgesu, ke vi estas tute libera fari la modelon tiel, kiel vi volas.  Ne forgesu, tamen, nur utiligi jam konatajn vortojn kaj gramatikaĵojn.  Parolekzercoj ne estas por lerni novajn esprimojn, sed por lerni paroli pli flue, sentraduke, rekte, kaj memfide.  Tiu longdaŭra sperto estas grava por viaj gelernantoj.

 

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe