|
BEK1
Parolekzercoj
Iru al listo de
parolekzercoj
Parolekzercoj estas tre grava,
fundamenta parto de la BEKkurso. Dum la kurslibroj donas relative
tre enkadrigitajn ekzercojn, la parolekzercoj donas al la lernanto
oportunon por esprimi sin multe pli libere, kreive, kaj longdaŭre.
Respondo al unu demando de la BEK
ekzercaroj kutime estas nur unu frazo, kaj la celo estas praktiki unu
gramatikan koncepton. Aliflanke, por parolekzerco, la lernanto ne
parolas unufraze, li aŭ ŝi parolas minimume dudekfraze, kaj ofte ĝis
kvindekfraze aŭ eĉ pli!
Por tipa respondo al tipa demando en
la BEKkurso, lernanto parolas kelkajn sekundojn, dum por tipa respondo
al parolekzerco, li aŭ ŝi parolas kelkajn minutojn. Tion la
instruanto ne forgesu. La sukceso de la gelernantoj dependas multe de la
libera parolado de la parolekzercoj.
Listo de
Parolekzercoj
Parolekzerco 1, post leciono 2, paroli
pri landoj kaj urboj.
Parolekzerco 2, post leciono
6, paroli
pri la nomoj de objektoj kaj personoj, dirante kie ili troviĝas.
Parolekzerco 3, post leciono
9, paroli
pri la loko de objektoj kaj personoj, dirante kiom da ili estas.
Parolekzerco 4, post leciono
12, paroli pri objektoj, priskribante ilin per adjektivoj.
Parolekzerco 5,
egalas lecionon 13,
parolu pri si mem utiligante -a, -aj, -an, -ajn, -o, -oj, -an, -ojn finaĵojn.
Parolekzerco 6, post leciono 15, priskribi la kvar bildojn sur paĝoj
14 kaj 15
Parolekzerco 7, post leciono 15,
., dua
ekzerco por paroli pri si mem utiligante -a, -aj, -an, -ajn, -o, -oj, -an,
-ojn finaĵojn.
Parolekzerco 8, post leciono 17,
priskribi la kvar bildojn sur paĝoj 16 kaj 17.
Parolekzerco 9,
post leciono 17, tria
ekzerco por paroli pri si mem utiligante -a, -aj, -an, -ajn, -o, -oj, -an,
-ojn finaĵojn. Ĉi foje kun nova
vortordo.
Parolekzerco 10, post leciono 19,
priskribi la tri bildojn sur paĝoj 18 kaj 19.
Parolekzerco 11, post leciono 23,
prikribi tipan tagon uzante la tempo-esprimojn je la -a, lunde, marde,
matene, vespere, ktp.
Parolekzerco 12, post leciono 24,
post vortstudo 7, priskribo de la lernoĉambro.
Parolekzerco 13, post leciono
26 kvara kaj lasta
ekzerco pri paroli pri si mem utiligante -a, -aj, -an, -ajn, -o, -oj, -an,
-ojn finaĵojn, kaj samtempe kia,
kian, kiaj, kaj kiajn.
Parolekzerco 14, post leciono
27, post vortstudo 8 priskribado de tio, kio okazas dum la leciono de
Esperanto.
Parolekzerco 15, post leciono
28, priskribi konatulojn, familianojn, kaj geamikojn.
Parolekzerco 16, post leciono
30, paroli pri preferoj, pri kio plaĉas aŭ ne plaĉas al iu.
Parolekzerco 17,
egalas la lecionon 33, priskribi tion, kion vi faris hieraŭ utiligante la tempoligilojn post
tio, je la . . . , tiam, kvin minutojn poste, post la tagmanĝo, ktp.
Supren |