|
BEK1
Skribekzercoj
Iru al listo de
skribekzercoj
En la BEKkurso, oni auhdas, oni
parolas, oni legas, kaj oni skribas, do oni praktikas la kvar bazajn
kapablojn de tradicia lingvokurso. En la BEKkurso, mi uzas la kvar
kapablojn alterne. Estas du motivoj por tiu alternado. Unue,
mi utiligas la principon de varieco. Ni memoru, ke BEK elpensighis
kiel tre intensiva kurso, ghis ok kontaktaj horoj chiutage. Se BEK
estis nur parola kurso, ech se la instruisto estus bona, lerta, amuza,
kaj fama, ok horoj estus tro lacigaj por la plejparto de la gelernantoj.
Chiam shanghante la ritmon eligas iom da enuo. La dua motivo por
la alternan utiligon de la kvar bazaj kapabloj estas por, ke novaj
lernomaterialo fiksighi pli bone en la memoro.
Kadre de la kvar kapabloj,
skribekzercoj havas honoran lokon. Post parola praktikado,
utiligante demandojn kaj respondojn, kaj post longaj parolekzercoj, la
lernanto jam enkapigis sufiche da gramatikajhoj kaj da vortoj por skribi
pri jam pritraktitaj temoj. Che la komenco, en BEKunu, kaj en
BEKdu la lernanto limigas sin al la temoj en la libroj. Post BEKdu,
kaj dum BEKtri kaj BEKkvar, la lernanto havos multe pli da libero skribi
kaj verketi.
Kial ne verki tute libere en BEKunu
kaj BEKdu? Char la lernanto ne havas la bazan tekstgramatikon
necesan por skribadi sen alta nivelo de frustracio, tio estas, liaj auh
shiaj deziroj esprimi sin ne povas kontentighi. Manko da
kontentigho estas malsukceso, kaj tro da malsukcesoj sur la vojo de
studado de Esperanto ne estas bona pour longdauhra lernado.
Tamen, che la fino de BEKdu, la bazaj
elementoj de tekstgramatiko jam estas enkapaj. Iuj ekzemploj de
tiaj tekstgramatikajhoj klarigos la koncepton por vi. Jen
tekstgramatikajhoj: Mi pensas, ke. . . char. . . do. . .
Unue. . . Laste. . . Tial. . . Shajnas al mi, ke. . . Post tio. . .
Poste. . . En la sekvanta jaro. . . sed. . . ktp.
Kiel mi menciis en la enkonduko pri la
parolekzercoj, tiuj ekzercoj estas liberaj, sed liberaj en la kadro de
la jam akiritaj nocioj. Do, dum parolekzerco, la lernanto uzas nur
tion, kion li jam spertis dum lecionoj, sed li uzas tiujn nociojn
liberorde, lauhplache, tute ne en fiksita, rigida ordo. Plue, la
lernanto ekzercas sin dum tre longa tempo, senhalte, sentraduke.
Estas ghuste tiuj longdauhraj parolekzercoj, kiuj tre utilas por posta,
ekzemple, unu tagon poste, skribekzerco.
Parolekzercoj, do, okazas post iom
longa cheno de lernomaterialo. Skize okazas jene en la BEKkurso.
Unue la gelernantoj auhskultas kaj parolas tre mallongajn frazojn,
demandante kaj respondante. Ekzemple, Chu Mipi parolas kun vi?
Ne, li ne parolas kun mi. Li parolas kun Mupi. Unu tagon
poste, pli malpli, ili faras parolekzercon, utiligante la saman
materialon. Chi foje, tamen, pli vaste, kaj chiel pli longdauhre.
Ekzemple: Mipi parolas kun Mupi. Ili ne legas.
Pablo legas. La libro estas granda. Li legas grandan libron.
. . ktp. Ni memoru, ke parolekzercoj ofte ampleksas 30 frazojn
kaj pli. Nur post la intensa demanda kaj responda praktikado dum
la gruplaboro, kaj post longdauhra praktikado dum parolekzercoj venas la
momento peti la gelernantoj fari skribekzercon.
Pro la principo de varieco, la
kursgvidanto certe uzos skribekzercojn dum la lernotago, speciale se la
kurso estas intensiva. Dum miaj okhore tage BEKkursoj en Madrido
kaj en Grésillon, mi utiligis la skribekzercojn tiel. Se la kurso
dauhras nur unu horon tage, tamen, eble estus pli bone farigi la
skribekzercojn hejme kiel hejmtaskojn.
Dauhrigota. . .
Supren |