BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

U-Ekzerco 4

 

Kio, Novaj Esprimoj, Modelo, Konsilo

 

Kio:

U-Ekzerco 3, Post Leciono 19.

Supren

Novaj esprimoj:

verboj: rigardu, montru, prenu, malfermu, fermu, turnu, metu, lasu

Supren

Modelo: Starighu.  Tushu viajn piedojn. Frapu vian kapon dufoje.  Gratu vian dorson malrapide.  Gratu vian ventron rapide.  Malrapide.  Frapu ghin malforte.  Forte.  Sidighu.  Levu viajn piedojn.  Mallevu ilin. Starighu kaj saltu.  Saltu trifoje. Frapu vian seghon forte kaj rapide.  Frapu vian seghon malforte kaj malrapide.

Rigardu vian BEKLibron.  Montru ghin.  Tushu vian libron.  Prenu la libron per via dekstra mano.  Prenu ghin per viaj du manoj.  Malfermu la libron.  Turnu la pagho.  Turnu la paghon trifoje.  Fermu la libron.  Metu ghin sur vian seghon.  Prenu ghin.  Metu ghin sur vian kapon.  Metu ghin sur la tablon.  Lasu ghin.  Sidighu.

Montru vian seghon.  Montru mian seghon.  Rigardu vian seghon.  Montru ghin.  Rigardu mian seghon.  Montru ghin.  Starighu.  Montru viajn okulojn.  Montru la orelojn.  Levu la manojn.  Mallevu ilin.  Rigardu min.  Rigardu la pordon.  Rigardu la fenestron.  Rigardu la nigran tabulon. 

Fermu viajn okulojn.  Tushu la kapon.  Malfermu viajn okulojn.  Malfermu vian bushon.  Fermu ghin.  Saltu trifoje.  Fermu viajn manojn (kiel pugnon).  Malfermu ilin.  Rigardu vain krajonon.  Montru ghin.  Tushu ghin.  Prenu ghin per la maldekstra mano.  Metu ghin en vian libron.  Sidighu.

KTP

(La substrekitaj frazoj indikas la unua ekuzon, do la instruisto devas tiumomente montri la konkretan agon.  Vidu la konsilon en U-Ekzerco 1).

Supren

Konsilo: Revidu la konsilojn de U-Ekzerco 1. 

Ne forgesu komenci per repaso de konataj u-vortojn.

Pli kaj pli vi bezonas montri mem la novajn vortojn, viaj gekursanoj enkapigas vortojn en la BEKunu, en la Hejmtaska Libro de BEK, kaj ankauh dum la natura evoluo de la via kurso.  Pro tio, mi ne substrekis la vortojn pordo, fenestro, ktp, char kvankam teorie novaj en la praktiko estas relativa ala probableco, ke tiaj vortoj jam aperis, auh ke ili tuj estos komprenataj de viaj kurspartoprenantoj.

Kiel kursgvidanto, ne timu spontane fari novajn u-frazojn.  Ne forgesu tamen, ke multe da novaj gramatikajhoj atendas viajn gelernantojn en venontaj lecionoj de la BEKkurso.  Do, ekzemple, ne uzu subfrazojn, participojn, ktp.  Chio en sia ghusta kaj oportuna momento.

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe