BEKKurso
Nova EKzercaro de Esperanto

al Hejmpaĝo

Mendu BEK
ĉe TRITIKO el Ĉinio

Ĉu vi
bekumas?

 

 

BEK Hejmpaĝo

Novaĵoj pri BEKProjekto

BEK
Nova Ekzercaro


BEKKurso 1

BEKKurso 2

BEKKurso 3

BEKKurso 4

Pedagogia Gvidilo

PostBEK

PraBEKaĵoj

BEK-Leksikono

Fotoj de BEKkurso

ILEI Intervujo I

ILEI Intervujo II

Utilaj Ligoj

Gramatiko PMEG
Vortaro REVO
Edukado.Net
Lernu Net
Revuo El Popola Ĉinio
Gerda Malaperis

BEK1

U-Ekzerco 5

 

Kio, Novaj Esprimoj, Modelo, Konsilo

 

Kio:

U-Ekzerco 5, Post Leciono 19.

Supren

Novaj esprimoj:

verboj: desegnu, faldu, malfaldu, faligu

substantivoj: triangulo, cirklo, kvadrato, stelo, centro

adverboj: supre, sube, dekstre sube, dekstre supre

Supren

Modelo: Starighu.  Montru vian libron.  Montru mian libron.  (Ne tushu vian libron nun!) Prenu vian libron per la maldekstra mano.  Malfermu vian libron  en la pagho 16.  Turnu la paghon.  Fermu la libron.  Metu ghin sur vian seghon. Sidighu.  Montru la pordon per via dekstra mano.  Montru la fenestron per viaj du manoj.  Fermu viajn okulojn.  Malfermu ilin.  Fermu kaj malfermu viajn okulojn dekfoje.

Prenu vian skribilon.  Prenu paperon.  Metu la paperon inter viajn krurojn.  Levu la paperon super vian kapon.  Metu la paperon sub vian krajonon sur la tablo.  KTP

Prenu vian krajonon.  Skribu vian nomon en la centro de la papero.  Desegnu cirklon sube dekstre.  Desegnu triangulon sube maldekstre.  Metu unu cirklon sub vian nomo, kaj du cirklojn super via nomo.  Desegnu kvadaton supre dekstre.  Metu triangulon, cirklon, kaj kvadraton maldekstre supre. Faru stelojn dekstre kaj maldekstre de via nomo.  KTP

 

KTP

(La substrekitaj frazoj indikas la unua ekuzon, do la instruisto devas tiumomente montri la konkretan agon.  Vidu la konsilon en U-Ekzerco 1).

Supren

Konsilo: Revidu la konsilojn de U-Ekzerco 1. 

Ne forgesu komenci per repaso de konataj u-vortojn.

Pli kaj pli vi bezonas montri mem la novajn vortojn, viaj gekursanoj enkapigas vortojn en la BEKunu, en la Hejmtaska Libro de BEK, kaj ankauh dum la natura evoluo de la via kurso.  Pro tio, mi ne substrekis la vortojn pordo, fenestro, ktp, char kvankam teorie novaj en la praktiko estas relativa ala probableco, ke tiaj vortoj jam aperis, auh ke ili tuj estos komprenataj de viaj kurspartoprenantoj.

Kiel kursgvidanto, ne timu spontane fari novajn u-frazojn.  Ne forgesu tamen, ke multe da novaj gramatikajhoj atendas viajn gelernantojn en venontaj lecionoj de la BEKkurso.  Do, ekzemple, ne uzu subfrazojn, participojn, ktp.  Chio en sia ghusta kaj oportuna momento.

 

Supren

 

 

 

BEK Hejmpaĝo, Novaĵoj pri BEKProjekto, BEKKurso 1, BEKKurso 2, BEKKurso 3, BEKKurso 4, Pedagogia Gvidilo, Pedagogia Gvidilo, PostBEK, PraBEKaĵoj, BEK-Leksikono, ILEI Intervujo I, ILEI Intervujo II

 

Lasta Ĝisdatigo
la 26an de Majo, 2007
Kopirajto 1986 - 2007
Retmesaĝo Dennis Keefe