Merkatiko
kaj Esperanto
Gvidlinioj
de mia kurso en Herzberg, la Espranto-Urbo
Dennis
Keefe, Herzberg, Germanio,
inter la 6a kaj 12a de Marto 2007
keefe@businesscourses.com,
keefeinchina@gmail.com
Bonvolu vidi ankaŭ
Interkultura
Centro Herzberg
Enkonduko
|
Celgrupoj |
Teoria Enhavo | Komercaj
Ekzemploj | Esperantaj Ekzemploj
Enkonduko
Ĉi tiu kurso pritraktas la utiligon de la
scienco kaj arto de merkatiko por Esperanto. Por pli bone kompreni la
sukcesan disvolviĝon de la Internacia Lingvo laŭ merkatika vidpunkto,
unue mi prezentos la ĉefajn teoriajn trajtojn de merkatiko, utiligante
ekzemplojn de la komerca mondo, kaj poste ekzemplojn de la nekomerca
mondo de asocioj, movadoj, kaj finfine Esperanto kaj la Esperanta Movado.
Por sukcesigi la kurson, konkretaj esperantaj ekzemploj estos
prezentataj ne nur de mi, sed ankaŭ de la ĉeestantoj. La kurso
emfazos la pozitivan flankon de konkretaj, esperantaj aktivajhoj.
Supren
Celgrupoj
Multaj personoj povas profiti de ĉi tiu
kurso. Membroj de lokaj esperantaj kluboj povas pli bone kompreni
kiamaniere altiri pli da personoj al la kursoj kaj aktivaĵoj de siaj
asocietoj. Personoj kiuj interesiĝas pri la internacia disvolviĝo de
Esperanto povas ĉerpi ideojn pri kiamaniere adapti la informadon pri
Esperanto al malsamaj landoj, kie la enloĝantoj pensas nesammaniere.
Personoj kiuj volas kompreni la fenomenon de movadoj ĝenerale kaj
Esperanto speciale povas lerni ion profitdonan en ĉi tiu kurso.
Personoj kiuj volas ekkoni iom pri la komerca ero de Esperanto kaj
venontaj internaciaj ebloj ankaŭ ŝatos ĉi tian kurson. Kaj finfine,
tiuj kiuj volas lerni pli da Esperanto, studante temon kiu estas nova al
ili, enkapigos multe da novaj vortoj kaj utilaj esprimoj.
Supren
Teoria
Enhavo
-
Kio estas merkatiko?
Mitoj kaj realo.
-
Merkatiko kiel
komerca fako.
-
Merkatiko kaj
rilato kun ekonomiko, financo, kontiko, strategio, juro, ktp.
-
Valoro kaj prezo.
Entreprenoj pensas pri prezo, sed klientoj pri valoro.
-
Bezonoj, deziroj,
kaj aĉetkapablo. Tri bazaj difinoj.
-
La kliento kiel
centro de la firmao. Sukcesaj firmaoj baziĝas sur la uzanto de la
produktoj.
-
Interna merkatiko
kaj ekstera merkatiko. Sukceso ekstere estiĝas de sukceso interna.
-
La merkatika
miksaĵo: produkto, prezo, informado, distribuado.
-
La makroĉirkaŭaĵo kaj eksteraj tendencoj. La ekonomio, teknologio,
socio, politiko kaj leĝoj.
-
La mikroĉirkaŭaĵo kaj internaj premoj. Kion la firmao
aŭ asocio mem
kapablas fari.
-
Analizo de MOFF:
minacoj, oportunoj, febloj, kaj fortoj. La vojkruciĝo inter la
ekstero kaj la interno.
-
Strategio de
aplikoj de fortoj al ekzistantaj oportunoj. Apliko de internaj
fortoj al eksteraj oportunoj.
-
Konkurencantoj kaj
anstataŭigantoj. Tiuj kiuj konkurencas rekte aŭ nerekte kontraŭ
nia entrepreno aŭ asocio.
-
Merkatika mezurado
kaj merkatesplorado—enketoj, fokusgrupoj, analizoj, ktp
-
Pensmanieroj kaj
aĉetkonduto de niaj klientoj kaj konsumantoj. Psikologia,
sociologia, kaj situacia analizoj.
-
La individua
decidociclo. Kiel la individuo pensas antaŭ ol, dum, kaj post
aĉeto de produkto, aŭ akcepto de ideo.
-
Teorio de la ekuzo
de novaj ideoj, procezoj, produktoj. Kiuj membroj de unu socio
akceptas novajn ideojn unue? Kiuj membroj poste?
-
Segmentado de
merkatoj. Rekono ke ne ĉiuj pensas sammaniere.
-
Elekto kaj celado
de subsegmentoj. Entrepreno aŭ asocio ne povas celi ĉiujn samtempe,
do kiuj grupoj estas la plej oportunaj?
-
Informado kaj
menslokigo, menslokiĝo. Kiel ni volas, ke la segmentoj pensu pri
nia produkto aŭ ideo?
-
Strategio de la
disvolviĝo kaj plivalorigo de markoj (marko rilatas la nomon de
produkto). Kiel krei fortan, memoreblan,
pozitivan markon
-
Lanĉo de novaj
produktoj. Kiel krei kaj prezenti novajn produktojn aŭ ideojn
-
Ciclo de vivo de
produktoj. La naskiĝo, kresko, maturiĝo, kaj ekmortado de
produktoj kaj ideoj.
-
Strategio kaj
taktiko pri prezoj. Kiel variigi prezojn por altiri klientojn
-
Distribuado de la
produktoj; strategioj kaj taktikoj
-
Strategio de
samceleca informado. La unueciga bezono de moderna komunikado.
-
La informada mikso:
reklamado, vendado, publikaj rilatoj, kaj rekta merkatikado.
-
Merkatiko kaj
datumbazoj: utiligo de akumulita informo por precize celi
subsegmentojn.
-
Elektronika
merkatiko. La interreto kaj retbutikoj.
-
Internacia
merkatiko. La apliko kaj adaptado de merkatikaj principoj al
malsamaj landoj kaj merkatoj.
Supren
Praktikaj Ezkemploj el Komerca Mondo
-
Coca Cola kaj la
lanĉado de novaj produktoj
-
IBM kaj la kliento
kiel centro de la entrepreno
-
La sukceso de
malbonaj manĝaĵoj de McDonalds
-
Datumbazoj kaj la
Republikanoj en Usono
-
Bennetton kaj la
unueco de fabrikado kaj merkatiko
-
Supermerkato
Carrefour de Francio kaj strategio de malsamaj merkatikaj miksoj
-
Walmart de Usono
kaj la strategio de iompostioma pligrandiĝo
-
Procter & Gamble
kaj la uzado de enketoj, fokusgrupoj, merkatesplorado
-
BMW kaj la
decidociclo por la unua aĉeto kontraŭ la dua.
-
Silicon Valley kaj
la lanĉado de novaj teknologiaj produktoj
-
ktp
Supren
Praktikaj Ekzemploj de la Mondo de
Esperanto (se la kursanoj volas paroli pri ili).
-
Esperantaj kluboj
-
La Revuo Monato
-
Esperanta Radio
-
Internacia Televido
-
Universala
Esperanta Asocio
-
La Cseh Kurso
-
Kastelo Grésillon
-
La BEKkurso
-
Lingvaj Festivaloj
-
Vikipedio
-
La Liceo de
Esperanto de Madrid
-
Universalaj
Kongresoj
-
Pasporta Servo
-
La Politika Partio
EDE en Francio
-
Vinilkosmo
-
Esperanto sur
publika radio en Francio
-
Nacilingvaj libroj
pri Esperanto
-
Fakaj asocioj
-
TEJO
-
Eldonado de libroj
-
Libroservoj
-
Herzberg – la
Esperanta Urbo
-
Esperantaj Muzeoj
-
KTP.
Supren |