|
Bonvenon al la BEK-kurso! En chi
tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la
kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la
ekzercojn kaj multe pli. Vi povas utiligi chion kion vi vidas
sur chi tiu pagho en via kurso.
La plejparto de BEK estas la
ekzercaroj. Ili speciale helpas al la gelernantoj lerni paroli
Esperanton flue kaj sufiche senerare. La ekzercaroj estas
multnombraj, kaj estas faritaj por paroli kun partneroj au en
malgrandaj grupoj de tri au kvar gelernantoj.
La ekzercoj nombras pli ol 5,000!
Chiu el ili estis longe probitaj en pluraj landoj kun parolantoj
de diversaj nasklingvoj: angla, hispana, itala, franca, japana
kaj china interalie. Fakte dum la jaroj mi eble verkis pli ol
15,000 ekzercoj, konservante nur tiuj kiuj plej bone efikis dum
reala klaschambra laboro.
La emfazo en la BEK-kurso ne estas
la instruado, sed la PRAKTIKADO, sendepende de la rekta helpo de
la instruisto. En BEK, la instruisto jes ja instruas, sed li au
shi povas instrui lau iu ajn klasika au moderna metodo de
instruado, ech tradukante. Tamen, dum la utiligado de la BEK
Ekzercaro, tio estas, dum eble 90% el la tempo, la praktikado
okazas nur Esperante. |
Trajtoj de la BEK-Kurso:
- BEK estas multnivela, de la baznivelo ghis nivelo de sendependa,
flua utiligado.
- BEK estas multmetoda. Chu tradukado, chu rekta,
chu iu ajn metodo, ne tiom gravas, char 10% el la kurso
estas instruado, 90% estas praktikado.
- Por Europanoj, BEK dauras iom pli ol 100 horoj.
Por Azianoj, Chinoj ekzemple, BEK dauras 200 horoj se la
gelernantoj jam bone konas almenau unu europan lingvon..
- BEK estas por PRAKTIKADO. Por instrui la
kursgvidanto povas utiligi iun ajn oportunan metodon.
- BEK speciale utilas por tre tre intensaj kursoj, char
ghi ne lacigas la partoprenantojn.
- BEK estas multkapabliga kurso: auskultado kaj legado,
parolado kaj skribado.
- BEK utiligas plejparte gruplaboron. La instruisto
kutime ne multe rekte gvidas la paroladon de la gelernantoj.
|