|
Esperanta Vivo de Dennis E. Keefe
(DEK), aŭtoro de BEK, kaj kreinto de
LinguaFest (LingvoFestivalo).
Dennis ekesperantiĝis en la jaro 1980 en la Liceo de Esperanto, Madrido,
Hispanio. Tiutempe li estis en Hispanio por lerni la hispanan lingvon kiam
li hazarde vidis afiŝon sur muro en centra placo de Madrido.
Li lernis unue kun Periko, lia instruisto, kiu ankaŭestis profesoro kaj
inĝeniero en la "Escuela de Minas" de Madrido. Kun la iom antikva,
klasika hispana libro de Soler, li enkapigis la unuajn regulojn kaj vortojn de
Esperanto.
Li decidis vere lerni Esperanton kiam li konstatis, ke en la Liceo de
Esperanto, la tieaj Esperantistoj bonege utiligis la lingvon. La decida
tago estis kiam li vidis, mirigite, Augusto Casquero paroli la internacian
lingvon tutflue kun Juan Carlos Ruiz en la oficejo de la Liceo de Esperanto.
Lin helpis lerni Esperanto multe la fakto, ke la Liceo de Esperanto estis
tiutempa hejmo de multaj bonege parolantaj Esperantistoj kiel
Gian Carlo
Fihiera, Ada
Fiĝiera Sikorska, Augusto Casquero,
Georgo Kamaĉo,
Juan Carlos
Ruiz, Miguel Fernández, kaj aliaj.
Diplomita pri manaĝersciado, kaj dungita kiel
vendisto de softvararo kaj komputiloj ĉe IBM, li tamen komencis krome instrui en Madrido la anglan lingvon por la
tutmonda lingvolernejo Berlitz. Tiu sperto donis al li la volon eklernigi
ankaŭ Esperanton. Do, en la jaro 1981, li demandis al la Liceo de
Esperanto ĉu li povos iĝi instruanto de la tiea bazkurso de Esperanto, kaj
tion ili permesis.
En la komenca parto de la okdekaj jaroj la
lernado de Esperanto en Madrido furoris kun ĝis centoj da personoj kiuj
eklernis la lingvon ĉiujare. La kursoj estis plenplenaj kun 35
gelernantoj en la bazkurso. Li komencis per tiu nombro, sed ĉe li fino de
la kurso, li iom malfeliĉe konstatis, estis nur dekkelkaj. Li tiam
komencis pliperfektigi la rektan metodo de Berlitz, kiu tre similas al la
Cseh
Metodo de Esperanto.
En la sekvanta kurso por komencantoj Dennis
havis alifoje 35 gelernantojn ĉe la komenco, sed ĉi foje, ĉe la fino estis
34! Tio kuraĝigis lin multe por resti sur la vojo de esperanta
lingvoinstruado. En tiu jaro, 1981, Dennis ankoraŭ ne uzis la BEKkurson,
sed modifitan Berlitz Metodon, alidire, rektan metodon. Laŭ li, la kurso
estis sufiĉe distra kaj amuza, sed ne tiel efika laŭ sciorezulto.
Krom la lingvoinstruado, Dennis ankaŭ komencis
helpi aliajn novajn instruistojn kaj ĉe Berlitz kaj ĉe la Liceo de Madrido.
Por doni ideojn al novaj instruantoj de Esperanto, Dennis komencis verki listojn
da demanoj por gelernantoj. En tiuj demandoj estis la kerno de la venonta
BEKkurso.
Li ekloĝis en Valencio, Hispanio en aŭtuno
1982 pro invito de Ramon Diago de la loka esperanta asocio, kaj
perlaborante monon instruante la anglan en sia propra lernejeto, kaj volonte
gvidante esperantajn kursojn en la esperanta asociejo. Bedaŭrinde estis
ege malmulte da gelernantoj en la kursoj, kelkfoje nur du aŭ tri.
Iom poste, Ramon Diago volis, ke Dennis instruu
tre intensivan kurson de Esperanto en la urbeto de Ĉeste, konate antaŭe kiel
fervora esperanta loko. Pro la multjara perfektigo de sia instruado de
Esperanto, Dennis estis preta instrui la tuta tagon dum du tagoj semajnfine.
ĝuste nur du tagojn antaŭe li tute perdis la uzon de sia voĉo, kaj li pensis
pri la eblo postdatigi la intensivan kurson, sed alia ideo alvenis al li en la
kapon!
Tiu ideo naskis la veran BEKkurson. Du
tagojn antaŭ la kurso en Ĉeste, Dennis, pro senvoĉiĝo, surpaperigis,
laŭorde, la demandojn, kiujn li kutime starigis dum siaj rektmetodaj kursoj.
Li faris fotokopiojn de tiuj demandoj, kaj disdonis ilin al kvar lokaj
Esperantistoj, kiuj neniam instruis Esperanton. Li ankaŭ skribis kaj
montris al ili kiel uzi tiujn demandolistojn.
Ĉestante la kurson, kaj rondirante kaj vidante la neniaminstruantajn
esperantistojn, Dennis konstatis, tamen, ke la rezultoj de la kvar nespertaj
kursgvidantoj estas pli malpli tiel bonaj kiel tiuj de siaj propraj kursoj!
Tiaj rezultoj pensigis lin, kaj li konkludis, ke bona, laŭstupa lernmaterialo
tiel gravas kiel la kvalito de la instruisto mem, almenaŭ en lia persona kazo.
Decidiĝinte iĝi profesiulo pri instruado,
Dennis lasis Hispanion en 1986 por eklerni lingvoinstruadon ĉe la Universitato
de Illinois en Usono, tiutempe unu el la plej bonaj programoj pri
lingvoinstruado en la mondo. Por diplomiĝi pri lingvoinstruado li studis
diversajn kursojn kiel lingvoekzaminadon, sociolingvistikon, psikolingvistikon,
neŭrolingvistikon, la anglan por specialaj bezonoj, kursaroplanadon, la
instruadon de gramatiko, la instruadon de legado, la instruadon de prononcado,
pedagogion, kaj aliajn.
Por esti fakulo pri estrado de lingvolernejoj
post sia diplomiĝo de lingvoinstruado, fako angla (MA), li havigis al si alian
diplomon pri manaĝersciado, tio estas, la tiel nomata MBA.
Dum tiuj ses studjaroj, li intertempe deĵoris
alifoje en Madrido, kaj tiam retrovis sin ĉe la Liceo de Esperanto de Oktobro
1987 kaj1988. Tie li elprenis siajn mensnotojn pri la speciala, intensiva
kurso de Esperanto, kiu okazis jarojn antaŭe en la urbeto Ĉeste, Hispanio, kaj
rekomences surpaperigi la demadarojn. Tiuj notoj iĝis la BEKkurso.
Post sukcesa provo de la BEKkurso en malgranda
grupo de eble ok personoj dum oktobro, novembro, kaj komenca parto de decembro
1987, Dennis pliperfektigis la notojn, kaj volis fari specialan pedagogian
"eksperimenton" por ekkonstati ĉu la BEKkurso povos sukcesi en tre intensiva
etoso. Do li preparis 64-horan kurson, ok horojn tage dum ok tagoj.
Tiu tre intensiva kurso okazis dum la lasta
periodo de decembro kaj la una parto de januaro en la Liceo de Esperanto.
Estis entute nur 11 gelernantoj el kiuj 8 finis la 64-horan kurson. Kelkaj
el ili kapablis eĉ partopreni en la Madrida Konversacia Rondo kaj ili vere
impresis la ĉeestantaron per siaj lingvoniveloj kaj flua parolado.
Tiu eksperimento ripetiĝis alifoje en
Francio kun malgranda grupo de ok personoj en la naŭdekaj jaroj alifoje
montriĝis, ke la BEKkurso funkciis tre bone kiel tre intensiva kurso,
kun ok horoj tage. La BEKkurso estis uzata ankaŭ en la
Kastelo de Grésillon, kaj en la ELNA
kursoj ĉe la Ŝtata
Universitato de San Francisko.
Loĝante en Francio dum partoj de la
naŭdekaj jaroj, Dennis komencis eksperimenti por scii pli bone varbi
novajn lernantojn de Esperanto. En unu interesa eksperimento, li
estis demandota de Marc (Marko) Noulin por fari prelegon pri Esperanto
al la france publiko en la urbeto Vendôme, Francio. Antaŭ ol iri
tien, Dennis sugestis al Marko, ke li faru fulmokursojn por ekinteresigi
al la publiko eklerni Esperanton.
Fulmokurso estas 40-minuta enkonduka
leciono pri Esperanto, kiu ripetiĝas ĉiŭore. Ĉeestis eble 30
personoj al tiuj fulmokursoj, kaj 11 el ili ekkomencis lerni Esperanton
en la vilaĝo de Lunay, Francio sub la estrado de Marko kaj Daniela
Noulin. Dennis instruis la kursojn per la BEKkurso kaj la plimulto
de tiuj gelernantoj ne nur finis la kurson sukcese, ili iĝis
Esperantistoj kiuj flue parolis la lingvon.
Poste en la urbo Tours, dum la loka,
jara foiro, Dennis ripetis la uzadon de tiaj fulmokursoj. Ne estis
bona loko por fari tiajn kursojn pro la granda ĉirkaŭa bruo de la foiro,
tamen kelkaj personoj ĉeestis la fulmokursojn, kaj unu el la
partoprenintaj lernantoj poste iĝis tre bona parolanto de Esperanto,
Didier Offredi, kaj iĝis prezidanto de la loka gruop de Esperanto en
Tours.
La sukceso de tiuj fulmokursoj pensigis
Dennis pri la ebleco uzi ilin pli grandskale por instigi pli da personoj
al eklernado de Esperanto. Estis en tiu momento, ke ekvenis al li
la ideo fari tutan aron da fulmokursoj ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de
iu ajn alia lingvo. Do, tiel naskiĝis la ideo de LingvoFestivalo
kaj Linguafest en 1994.
La LingvoFestivalo de Tours jam en la
unua jaro 1995 estis granda sukceso. Resume: estis 32 lingvoj
instruataj kaj 789 gelernantoj en 1995. Estis 65 lingvoj
prezentataj kaj pli ol 2500 gekursanoj en 1996. Kaj en la sekvanta
jaro estis pli ol 80 lingvoj kaj preskaŭ 4000 kurspartoprenantoj.
La 1997a okazo estas la rekorda festivalo. La francaj
amaskomunikiloj kaj eĉ eŭropaj amplekse raportis la festivalon televide,
radie, kaj ĵurnale.
Pro profesiaj kialoj inter 1997 kaj
2005, Dennis ne povis dediĉi multe da tempo al sia ŝatokupo: la instruo
de Esperanto, kaj speciale la organizado de okazaĵoj kiel
LingvoFestivalo. Dum tiuj jaroj li estris programon por
internaciaj komercaj studentoj en la Universitato de Illinois en Usono,
kaj poste instruis strategian merkatikon kaj entreprenadon en la
komerclernejo HEC de Parizo, post tio, ankaŭ en aliaj
komerclernejoj en Francio.
Profesia vivresumo, esperanta kaj angla,
troviĝas ĉe
Dennis Keefe. Supren |